nacia himno de Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kanto de l' germanoj estas la bazo de la hodiaŭa nacia himno de Germanio kaj konsistas el tri strofoj. Nacia himno estas nur la tria strofo.
Das Deutschlandlied | ||
---|---|---|
La kanto de l' germanoj | ||
nacia himno | ||
lando | Germanio | |
kantoteksto | August Heinrich Hoffmann von Fallersleben, 1841 | |
muziko | Joseph Haydn, 1797 | |
ekde | 1922 | |
muzika ekzemplo | ||
"La kanto de l' germanoj"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla). | ||
La melodio de la kanto venas el la Arĉa Kvaropo n-ro 77 de Joseph Haydn, kiu konatiĝis sub la nomo Imperiestra Kvaropo.
La tekston verkis August Heinrich Hoffmann (kiu nomis sin Hoffmann von Fallersleben) la 26-an de aŭgusto, 1841 sur la insulo Helgoland. Tiam ankoraŭ ne ekzistis germana nacia ŝtato, sed nur la Germana federacio: 38 apartaj ŝtatoj (inkluzive Aŭstrion), kiuj parte unuiĝis la 8an de 6, 1815 dum la Viena kongreso. En la kanto aŭdeblas tiu tendenco inter la germanoj kiu preferis nacian ŝtaton.
Longan tempon la kanto estis nur unu inter pluraj popularaj naciaj kantoj, ekzemple ankaŭ en la unua mondmilito. En 1922 prezidento Friedrich Ebert deklaris ĝin nacia himno. Malsame ol la naciaj koloroj, la himno ne estis pridisputata. Ekde 1933 la nacisocialistoj lasis kanti post la himno la partian himnon "Horst-Wessel-Lied" (tiel okazis ankaŭ dum la UK en Kolonjo 1933).
Post la dua mondmilito ekzistis riproĉoj kontraŭ la himno, precipe inter maldekstruloj. Kiam ĉefministro Konrad Adenauer volis reenkonduki ĝin en 1950 kaj lasis kanti ĝin en publika okazo, la socialdemokratoj forlasis la salonon. Ankaŭ la liberala prezidento Theodor Heuss volis alian himnon, li subtenis la novan Hymne an Deutschland de Rudolf Alexander Schröder. GDR havis propran himnon.
En 1952 prezidento Heuss tamen akceptis la malnovan himnon de Hoffmann von Fallersleben, kaj korespondado kun Adenauer fiksis: la kanto estas la nacia himno, sed oni kantas dum oficialaj okazoj nur la trian strofon. En 1991 ĉefministro Helmut Kohl kaj prezidento Richard von Weizsäcker interkonsentis ke nacia himno por tuta Germanio estas la tria strofo de la kanto.
Tio signifas ke la Kanto de l' Germanoj pluekzistas kiel patriota kanto, kaj - malgraŭ eraraj opinioj - neniu strofo estas "malpermesita".
La strofo "Von der Maas bis an die Memel" (De la Mozo ĝis Memelo) ne estas plene ĝusta ĉar Germanio neniam havis limon kun la Mozo, kvankam inter Venlo kaj Kaltenkirchen kaj proksime inter Roermond sude ĝis Nijmegen norde la nuna limo pasas foje malpli ol tri kilometrojn de la rivero, kaj la rivero Memelo/Nemano nur de la 13-a jarcento - de la germanordena ŝtato tra duklando Prusujo ĝis Orienta Prusio - ĝis 1945 en sia marproksima lasta parto estis loĝata de germanoj.
1.
2.
3. (Teksto de la hodiaŭa nacia himno)
Kanto de la Germanoj
Germanio antaŭ ĉio
Antaŭ ĉio en la mond’
Ĉu por atako aŭ defendo
Sin tenas en frata rond’.
De la Mozo ĝis Memelo,
De la Adiĝo ĝis la Belt’,
Germanio antaŭ ĉio
Antaŭ ĉio en la mond’.
Inoj, fidelo germanaj,
Kaj germanaj kant’ kaj vin’
Konservu en mondo famojn,
Belajn, altajn; kaj anim’
Pro ili al noblaj agoj
Fervoru dum nia viv’.
Inoj, fidelo germanaj,
Kaj germanaj kant’ kaj vin’.
Unuiĝ’, liber’, justeco,
Por germana nia land’
Tiucele ni fratece
Strebu ja per kor’ kaj man’!
Unuiĝ’, liber’, justeco
De feliĉo estas gard’ ;
Floru la feliĉ' brilece
Floru la germana land’.
La traduko estas poeta kaj tial devias de la originala teksto. La plej granda eraro devenas de populara franca traduko: En la originala germana teksto, la tria linio uzas pleonasmon "por sinprotekto kaj kontraŭo de atako", do ne diras ion pri ataki mem.
En 1923 en Esperanto-Praktiko aperis Esperanto super ĉio de Feliks Hiller kantata laŭ la melodio de la germana himno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.