![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d2/Makro_kastanie.jpg/640px-Makro_kastanie.jpg&w=640&q=50)
Hilumo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hilumo estas biologia esprimo el la latina lingvo kies traduko estas „tigo“. Ĝi havas laŭ NPIV diversajn signifojn:
- en anatomio la hilumo estas aparta loko, kie vaskuloj, duktoj ks penetras en la organon: ovaria, liena, pulma hilumo
- en botaniko
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d2/Makro_kastanie.jpg/640px-Makro_kastanie.jpg)
- loko de la bazo de la ovolo, kie insertiĝas la funiklo
- la responda parto de la semo, cikatro ofte en konkavetaĵo
- loko de la bazo de frukto, ĝenerale konkava, kie insertiĝas la pedunkolo
- (ne en NPIV) en mikologio
- ĉe bazidiosporoj la loko kie inssertiĝas la sporo dum la kresko ĉe la bazidio.
- ĉe konidiosporoj makulo ĉe la sporo, kiu ekestas post forigo de la konidia ĉelo.