Hilda Ellis Davidson
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hilda Roderick Ellis DAVIDSON (denaske Hilda Roderick Ellis; 1a de Oktobro 1914 – 12a de Januaro 2006) estis angla folkloristo. Ŝi estis studento en la Universitato de Kembriĝo kaj fakulo de The Folklore Society, kaj specializiĝis en la studo de keltaj kaj ĝermanaj religioj kaj folkloroj.
Hilda Ellis Davidson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1914 (1914-10-01) en Bebington |
Morto | 1-an de januaro 2006 (2006-01-01) (91-jaraĝa) en Kent |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (–1927) Usono ![]() |
Alma mater | Kolegio Newnham Birkenhead Park School (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | Antikvaĵisto verkisto historiisto ![]() |
Ŝi gradiĝis en la Newnham College, Cambridge, kaj aniĝis en la Lucy Cavendish College, Cambridge, dum multo el sia kariero. Ŝi specialiĝis en plurfaka studado de keltaj, anglosaksaj kaj normanaj religio kaj folkloro, pri kiuj ŝi estis la aŭtoro de nombraj gravaj verkoj. Davidson estis elstara membro de The Folklore Society, kaj ludis gravan aktivan rolon en la kresko de folkloraj studoj kiel scienca fako. Laŭlonge de sia kariero, Davidson tutoris gravan nombron de aspirantaj studentoj en sia studfako, kaj estis aparte interesata en kuraĝigo de talentaj virinoj por sekvi fakulajn karierojn.