From Wikipedia, the free encyclopedia
Higueruela [igeRŬEla] (Figarbeto) estas vilaĝo de la provinco Albaceto en la regiono de Kastilio-Manĉo en Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Monte Ibérico-Corredor de Almansa en la oriento de la provinco. La areo estas de 205,45 km² kaj la loĝantaro de 1 158 loĝ. (2019), dum la denseco estas de 5,82 loĝ./km².
Higueruela | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 02694 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 147 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 58′ N, 1° 27′ U (mapo)38.9644007-1.4443789 [+] | ||
Alto | 1 039 m [+] | ||
Areo | 205,45 km² (20 545 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Higueruela [+] | |||
Ĝi inkludas submunicipojn Casa Aparicio, Casillas de Marín de Abajo kaj Oncebreros, tiu lasta kunhavata kun Hoya-Gonzalo.
Higueruela estas en la okcidento de la provinco Albacete je 42 km de la provinca ĉefurbo.
Limas kun la jenaj municipoj: oriente kun Alpera (je 19 km), okcidente kun Hoya-Gonzalo (je 10 km), sude kun Bonete (je 16 km) kaj Villar de Chinchilla (je 11 km; estas submunicipo de Chinchilla de Montearagón) kaj norde kun Pozo-Lorente (je 16 km).
En la municipa teritorio estas la monto Molatón (Mojinete) kun 1200 msm.
La Lageto Salobralejo estas je malmultaj kilometroj disde Higueruela en direkto al Villar de Chinchilla, apud la fervoja stacio de la linio Madrido-Alikanto. Tiu lageto estas ĉirkaŭita de tri domaroj: El Salobralejo, Casa de Justi kaj Emiliete.
En la 13a jarcento la areo jam estis kontrolita de la kristanoj de la Reĝlando Kastilio.
Higueruela sendependiĝis disde Chinchilla de Monte-Aragón en 1820.
La ekonomio de Higueruela estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj kaj malgrandaj fruktoĝardenoj. Estas ankaŭ produktado de vino.
En la municipa teritorio estas diversaj ventoturbinoj, por la akiro de elventa energio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.