From Wikipedia, the free encyclopedia
Hibrido estas kunmiksiĝo el du diversaj aferoj, ĉu de bestoj, plantoj, artspecoj, mitologioj ktp.
Ekzemple, mulo estas hibrido inter azeno kaj ĉevalo, bildliteraturo estas hibrido inter belarto kaj literaturo.
Teamo de la universitato de Kalifornio kreis hibridon ŝafo-homan, kiu estis ĉesigita post 28 tagoj. Homaj stemĉeloj estis aldonitaj al ŝafaj embrioj. La rezulta enhavo estis 99,99% ŝafa kaj 0,01% homa. Tiu teamo antaŭe kreis similan porko-homan hibridon. La celo estas krei hibridan beston, kies organoj ne estas atakitaj de la homa imuna sistemo. Tiuj bestaj tolerataj organoj povus poste esti uzataj por organtransplantado por tiuj, kiuj senespere atendas organdonacon.[1]
La termino "híbrido" ofte uzatas kiam du teĥnologioj estas kombinitaj. Komputiloj, kiuj povas funkcii kiel ordinaraj tekokomputiloj aŭ tabulkomputiloj, estas ankaŭ nomataj "hibridoj". Aŭtomobiloj, kiuj povas funkcii kun termikaj motoroj kaj elektraj motoroj, estas ankaŭ nomataj "hibridoj".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.