Nederlanda estinta socialdemokrata ĵurnalo From Wikipedia, the free encyclopedia
Het Volk: dagblad voor de arbeiderspartij (esperante La Popolo: ĵurnalo de la laborista partio, mallonge Het Volk) estis nederlanda socialdemokrata ĵurnalo ligita al la Socialdemokrata Laborista Partio (SDAP). La redaktejo kaj eldonejo troviĝis en Amsterdamo kaj la ĵurnalo ekaperis la 2-an de aprilo 1900.
Het Volk: dagblad voor de arbeiderspartij | ||
gazeto | ||
---|---|---|
Periodeco | 1900-1940 | |
| ||
Lando | Nederlando | |
Urbo | Amsterdamo | |
Posedanto | Jan Antoon Fortuijn (1900)
Harmanus Masereeuw (1921-) | |
Publikigisto | Electrische Drukkerij Vooruitgang (1900-1929)
De Arbeiderspers (1929-1940) | |
Ĉefredaktisto | Pieter Jelles Troelstra (ĝis 1903)
Pieter Lodewijk Tak (1903-1906) Willem Vliegen (19??-1914) Justus Johannes de Roode (1914-) Johan Frederik Ankersmit (1925-1937) Herman Bernard Wiardi Beckman (1937-1940) | |
Establodato | 2-a de aprilo 1900 | |
Politiko/ Ideologio |
||
Ĉesigita publikado | 19-a de julio 1940 | |
| ||
Adreso | Keizersgracht 378 (komence)
Hekelveld 15 (1931-fine) | |
Komence de 1899 la preparoj komenciĝis. La pli malnova kaj pli riĉa Socialdemokratia Partio de Germanio donis financan subtenon. La unua redaktoro iĝis partiestro de SDAP, Pieter Jelles Troelstra, kiu estis anstataŭigita en 1903 post konflikto de Pieter Lodewijk Tak.
En 1902 la redaktaro aldonis konkurson al la ĵurnalo por trovi desegniston por desegni semajnan politikan bildon en la ĉiudimanĉa suplemento Het Zondagsblad (de 1907 De Notenkraker). La konkuron gajnis Albert Hahn, kiu tiam ricevis permanentan kontrakton. Je la 15-a de februaro 1936, satira desegno pri Adolf Hitler fare de Piet van Reen kondukis al eksigo de politika ĉefredaktisto Johan Frederik Ankersmit pro insultado de amika landestro.
Post la germana invado de 1940, posedantoj kaj redaktistoj provis certigi la sendependecon, sed je la 20-a de julio 1940, Rost van Tonningen de la nazia organizaĵo Nationaal-Socialistische Beweging in Nederland transprenis Het Volk. La ĵurnalo daŭris post la dua mondmilito sub la nomo Het Vrije Volk.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.