Hermann Göring
nazia politikisto kaj militkrimulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hermann GÖRING (12-a de januaro 1893 – 15-a de oktobro 1946) estis germana nazia politikisto, militestro, estra membro de la nazia partio, antaŭoficiro en la Tria Regno kaj estro de la germana milita aviadilaro Luftwaffe. Li estis akuzita pri krimoj dum milito kaj krimoj kontraŭ homeco ĉe la Proceso de Nürnberg en 1945-1946 kaj kondamnita al mortopuno per pendumo, sed du horojn antaŭ la ekzekuto li memmortigis sin pere de kalia cianido. Li estis honorigita soldato de la Unua Mondmilito per la gajno de la ordeno Pour le Mérite.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi