Henry Hudson
From Wikipedia, the free encyclopedia
Henry HUDSON (nask. ĉirkaŭ 1560-1570, mortis verŝajne en 1611) - angla esploristo, maristo kaj navigisto, esploranto de Arkto. Komence, nome de anglaj komercistoj, Hudson esploris la nordorientan pasejon al Hindio. Sekve, laborante por Nederlanda Orienthinda Kompanio, li esploris la regionon ĉirkaŭ la nuntempa Novjorko, serĉante la eblecon veturi al Azio okcidentdirekten. Tiam li esploris la riveron Hudson kaj donis certan bazon al nederlanda koloniigo de tiu regiono.
Henry | |
---|---|
angla esploristo, navigisto kaj velŝipisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1560-1570 en urbo nekonata, Anglio |
Morto | 8-an de junio 1611 (1611-06-08) en verŝajne Hudsona Golfo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio |
Okupo | |
Okupo | esploristo seafarer (en) |
En sia lasta ekspedicio Hudson serĉis la nordokcidentan pasejon. Tiam li malkovris Hudsonan Markolon kaj Hudsonan Golfon. En 1611, post vintro pasigita en la Golfo de James, Hudson decidis pluiri okcidenten, sed plejparto de lia ŝipanaro ribelis. La ribelantoj situigis Hudsonon, lian filon kaj kelkajn aliajn maristojn en boaton kaj forlasis ilin. Neniam plu Henry Hudson kaj liaj akompanantoj estis vidataj.
- Henry Hudson en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Henry Hudson en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)