![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7c/Henry_Art_Gallery_01.jpg/640px-Henry_Art_Gallery_01.jpg&w=640&q=50)
Henry Art Gallery
muzeo en Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Artgalerio Henry (angle Henry Art Gallery) estas la artmuzeo de la Universitato de Vaŝingtonio en Seatlo. Ĝi situas ĉe la okcidenta flanko de la universitata tereno, en la universitata kvartalo. Ĝi fondiĝis en 1927, kaj estis la unua publika artmuzeo en Vaŝingtonio. En 1997 oni pligrandigis ĝin (ĝi nun ampleksas 3,700 m²) kaj aldonis 150-seĝan aŭlon.
Rapidaj faktoj
Henry Art Gallery | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
universitata arta muzeo universitata konstruaĵo neprofitcela organizaĵo ![]() | |||
Lando | Usono vd | ||
Situo | Seatlo | ||
Adreso | 15th Ave. NE & NE 41st St., Seattle, WA 98195 | ||
Poŝtkodo | 98195 | ||
Arkitekto(j) | Bebb and Gould • Gwathmey Siegel & Associates Architects vd | ||
Estiĝo | 10-a de februaro 1927 | ||
Koordinatoj | 47° 39′ 23″ N, 122° 18′ 43″ U (mapo)47.6564-122.312 | ||
| |||
Parto de | Universitato de Vaŝingtonio vd | ||
Retpaĝo | http://www.henryart.org/ | ||
Fermi
La kolekto enhavas pli ol 18,000 objektojn. Ĝi ricevis la nomon de Horace C. Henry, loka komercisto kiu donis la monon por krei la ejon kaj ankaŭ sian kolekton da pentraĵoj.