Henri Mathias Berthelot
From Wikipedia, the free encyclopedia
Henri Mathias BERTHELOT (naskiĝinta la 7-an de decembro 1861 en Feurs, mortinta la 28-an de januaro 1931 en Parizo) estis franca generalo, armea komandanto (brigada generalo) je la komenco de la unua mondmilito. Li komandis la taĉmentojn de Soissons, poste tiujn de Verdun. Oni komisiis al li la reorganizon de la rumana armeo en 1916, la defendon de Reims en 1918. Post la unua mondmilito li estis la ĉefkomandanto de la danuba armeo de la entento kaj tiel li agadis eĉ en Hungario. Li iĝis fine de 1919 armea guberniestro de Metz.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Henri Mathias Berthelot | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de decembro 1861 (1861-12-07) en Feurs |
Morto | 28-an de januaro 1931 (1931-01-28) (69-jaraĝa) en 15-a arondismento de Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio Reĝlando Rumanio |
Alma mater | Milita speciala lernejo Saint-Cyr (1881–1883) |
Okupo | |
Okupo | militisto |
Fermi
Laŭ Berthelot estis nomita la rumana vilaĝo General Berthelot.