Henares
From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Henares estas rivero de la centro de Hispanio, nome maldekstra alfluanto de la rivero Jarama kaj tiu, siavice, de la rivero Taĵo. Ĝi trapasas tra la regionoj Kastilio-Manĉo, tra la provinco Guadalajara, kaj tra la Madrida regiono.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Henares (metroo de Madrido). |
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Henares | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 158,27 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Hispanio |
Regionoj | Madrida Regiono |
Fermi
La urbaj kernoj plej gravaj tra kiuj pasas tiu rivero estas la jenaj: Azuqueca de Henares, Guadalajara, Jadraque, Humanes kaj Sigüenza, en la provinco Guadalajara, kaj Alcalá de Henares, Mejorada del Campo kaj Torrejón de Ardoz, en la provinco Madrido.