From Wikipedia, the free encyclopedia
La hemitrago, Himalaja hemitrago aŭ Himalaja kapro (Hemitragus jemlahicus) estas granda parhufulo indiĝena de Himalajo en suda Tibeto, norda Barato kaj Nepalo. Ĝi estas listigita kiel Preskaŭ minacata en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, ĉar la populacio estas malpliiĝanta pro ĉasado kaj habitatoperdo.[1]
Ĵusa filogenetika analizo indikis, ke la genro Hemitragus estas unuspecia, kaj ke la Himalaja kapro estas ja natura kapro.[2]
La Himalaja hemitrago estis enmetita en Argentino, Nov-Zelando, Sudafriko kaj Usono.[1][3]
Hemitragoj apartenas al la subfamilio Kaprenoj en la ordo Artiodactyla. Ilia plej proksimaj parencoj en la subfamilio Kaprenoj estas ŝafoj kaj kaproj.[4] Specifa subspecio, nome Orienthimalaja hemitrago aŭ ŝapi, estis priskribita en 1944.[5] Tiu klasigo jam ne plu estas konsiderata valida, kaj neniu subspecio estas nuntempe agnoskita.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.