Helporeĝisoro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Helporeĝisoro estas ĉefa helpanto de la reĝisoro de kino, teatro aŭ televido. Depende de la tipo de produktoraĵo, ĝi partoprenas en ĉiuj fazoj de la produktado de la filmo aŭ prezentaĵo: preparado, filmado aŭ ludado kaj se necesas postproduktorado. Krome, depende ankaŭ de la gravo kaj rimedoj de la produktado, la helporeĝisoro, havas siavice helpoteamon kiu povas inkludi, duan helporeĝisoron kaj grupon de produktorhelpantoj je sia dispono. Ĝi estas la ĉefo de la departemento de produktorado ĉe la scenejo aŭ filmejo.
Ties ĉefaj taskoj estas jenaj:
- Ligilo de la reĝisoro kun la ĉefoj de la aliaj departementoj (vestaro, lumoj, ktp.).
- Krei dispartigon de la scenaro, markante la necesaĵojn: rekvizitoj, lokoj, aktoroj, figurantoj, ktp.
- Pere de tio, krei programon aŭ laborkalendaron.
- En teatro, certigi la akuratan disponeblon de aktoroj kaj necesaĵoj kaj la ĝustajn ekagadon kaj ritmon.
- Dum filmado, ties ĉefa celo estos havi la filmon ene de la buĝeto kaj horaro jam planita.