Helpo:Kiel redakti paĝon por spertuloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉi tiu paĝo estas por vikipediaj spertuloj. Ekzistas ankaŭ simila paĝo por komencantoj.
Estas tre facile redakti vikian paĝon. Simple elektu la ligilon "Redaktu la paĝon", kiu troviĝas sube de ĉiu paĝo. Tiam vi ricevas novan paĝon, en kiu troviĝas redaktilo.
Redaktu la tekston. Kiam vi estas kontenta, elektu "Konservu ŝanĝojn". Tiam via redaktado konserviĝas. Vi ankaŭ povas unue rigardi, kio rezultiĝos el via redaktado, por kontroli, ĉu ĉio estas en ordo. Tiuokaze elektu "Antaŭrigardu". Tiam vi denove ricevas redaktopaĝon, sed tiam aperas sub la redaktokampo prezento de via prova redakto, tiel kiel ĝi aperus, se vi ĝin vere konservus. Kiam vi estas vere kontenta, vi povas elekti "Konservu ŝanĝojn". Estas tre rekomendinde ĉiam antaŭrigardi, kaj nur poste konservi.
Se vi volas testi, kiel oni redaktas, vi povas fari tion en la Provejo. Tie vi povas skribi ĉion ajn sen riski detrui gravan tekston.