From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉi tiu paĝo klarigas, kiel krei libron el Vikipediaj artikoloj. Oni povas krei librojn en PDF-formo aŭ peti preson je la PediaPress retpaĝo.
Oni povas trovi la librofaran menuon, nomatan "Kreu libron", je la maldekstra flanko de la retumilo. Ĝi enhavas du ligilojn: "krei libron" kaj "Libra helpo". (Vidu 2an bildon.)
Kiam oni klakas la ligilon " Aldoni ĉi tiun paĝon al via libro" , oni aldonas la malfermitan paĝon al la aro. Por aldoni pliajn paĝojn, oni devas iri al la sekva volata paĝo kaj klaki denove la ligilon " Aldoni ĉi tiun paĝon al via libro". Oni ankaŭ povas aldoni paĝojn en kategorio kun unu klako. Oni vidas la nombron de paĝoj en la libro je la menuo sur la maldekstra flanko, kiu aŭtomate ĝisdatiĝas.
Kiam oni aldonis ĉiujn volatajn paĝojn, alklaku la ligilon "Montru libron" por revidi la libron. Eblas aldoni libro-titolon kaj ŝanĝi la ordon de la Viki-paĝoj de la libro.
Oni povas elŝuti la finitan libron aŭ peti binditan libron. Oni povas elŝuti la libron en PDF- kaj OpenDocument- formatoj (videbla per multaj programoj, kiel OpenOffice.org), kiam oni klakas la elŝut-ligilon (vidu 3an bildon.) Por peti la binditan libron, klaku la ligilon "Peti la libron de PediaPress".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.