From Wikipedia, the free encyclopedia
En Vikipedio estas eblo igi iun paĝon plusendilo al alia paĝo. La eblo estas por paĝoj, kiuj havas pli ol unu taŭgan nomon, kaj ankaŭ por alinomitaj artikoloj. Kiam la nomo de artikolo ŝanĝiĝos, la ligilo plu funkciu; “mojosaj URI‑oj ne ŝanĝiĝas”[1]. Per plusendiloj ligoj aŭtomate funkcias: oni do povas ligi indiferente al ĉiu varianto de la titolo, la ligilo ĉiukaze trafos la ĝustan artikolon.
Foje okazas, ke pluraj nomoj taŭgus kiel titolo por artikolo. Tiam oni povas krei plusendilon de unu versio al alia. Tiu ĉi sistemo ankaŭ uzeblas por mallongigoj, partoj de nomoj (ekz-e Bismarck) ktp.
Foje ni trovas, ke du artikoloj ekverkiĝas pri la sama temo kun du (iom(ete)) malsamaj nomoj. Tiam unu el ili fariĝu plusenda paĝo al la alia.
Vi unue konservu la tekston de la forigenda paĝo ie, kaj redaktu la alian paĝon por enmeti ĉiujn informojn kiuj estis en la forigota paĝo sed ne en la restonta plusenda paĝo.
Tiam, por fari plusendan paĝon el la forigota artikolo, metu ĉi tian tekston en ĝin:
#ALIDIREKTI [[Nomo de alia artikolo]]
Ni ankaŭ povas uzi alidirektigojn jene:
Plusenda paĝo | Celpaĝo |
---|---|
Plusenda paĝo kun alternativa titolo Ludoviko-Filipo. | Celpaĝo Ludoviko-Filipo (Francio) atingita per alklako de la alternativa titolo Ludoviko-Filipo |
La plusenda paĝo estas atingebla per la instrukcio ?&redirect=no
ekzemple: Ludoviko-Filipo (sen plusendilo)
Oni teĥnike ne povus alidirekti kategorion al alia. Bonvolu ne plusendi la paĝon supromaniere, sed krei novan kaj forigi la malnovan kategorion laŭ Helpo:Kunigi paĝojn § Kiel kunigi kaj alinomigi kategoriojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.