Hejmo de Saĝeco
antikva biblioteko en Bagdado / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Hejmo de Saĝeco aŭ Domo de Saĝeco (arabe بيت الحكمة; Bajt al-Ḥikma) estis ĉefa intelekta centro dum la Islama Orepoko por klerisma kaj plurisma pensadoj kaj scienca malkovro. Amasaj tradukaj klopodoj estis faritaj el la plej granda biblioteko en Bagdado, kultura centro de scio kaj lernado, kiu iĝis konata kiel la Bajt al-Ḥikma (Domo de Saĝeco)[1]. Same kiel la biblioteko, la Domo de Saĝeco ankaŭ estis centro de frua mezepoka scienco.
Hejmo de Saĝeco | |||||
---|---|---|---|---|---|
biblioteko | |||||
| |||||
Lando | Irako | ||||
Situo | Bagdado | ||||
- koordinatoj | 33° 20′ 32″ N, 44° 23′ 1″ O (mapo)33.342344.3836 [+] | ||||
Estiĝo | 8-a jarcento | ||||
|
|||||
Hejmo de Saĝeco | |||||
La Hejmo de Saĝeco estis fondita de la kalifo Harun al-Raŝid (reginta 786–809) kaj kulminis dum la regado de lia filo al-Ma'mun (regis 813–833) kiu estas konsiderata kun ties formala institucio. Al-Ma'mun estis ankaŭ konsiderata kiel alportanto de multaj bone konataj fakuloj por kunhavi informaron, ideojn, kaj kulturon en la Hejmo de Saĝeco. Kun sidejo en Bagdado[2] el la 9a al la 13a jarcentoj, multaj studentaj fakuloj kiaj tiuj de juda aŭ kristana fono[3] estis parto de tiu esplora kaj eduka instituto. Krom traduko de libroj en araban kaj ties konservado, fakuloj asociitaj kun la Hejmo de Saĝeco ankaŭ faris multajn rimarkindajn originajn kontribuojn por diversaj kampoj.[4][5]
Dum la regado de al-Ma'mun, astronomiaj observatorioj estis kreitaj, kaj la Hejmo estis senrivala centro por la studado de beletroj kaj por scienco en mezepoka Islamo, inklude matematikon, astronomion, medicinon, alkemion, kemion, zoologion, geografion kaj kartografion. Rilatante kun grekaj, hindiaj kaj persaj tekstoj, la fakuloj akumulis grandan kolekton de tutmonda sciaro, kaj konstruis sur ĝi tra siaj propraj malkovroj. Ĉirkaŭ la mezo de la 9a jarcento, la Hejmo de Saĝeco hvis la plej grandan selekton de libroj en la mondo.[5] Ĝi estis detruita dum la rabado de la urbo sekve la Sieĝo de Bagdado (1258) fare de la Mogola Imperio.
La bildo en la informkesto montras iujn fakulojn ĉe Abasida Biblioteko. Makamat de al-Hariri, Ilustracio de Jahjá al-Ŭasiti, Bagdado 1237.