From Wikipedia, the free encyclopedia
Heinrich Wilhelm SCHOTT (baptita 7an de januaro 1794 en Brno; 5a de marto 1865 en Vieno) estis aŭstra botanikisto kaj ĝardenisto. Lia oficiala botanika aŭtora mallongigo estas Schott.
Heinrich Wilhelm Schott | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de januaro 1794 en Brno |
Morto | 5-an de marto 1865 (71-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio |
Okupo | |
Okupo | botanikisto filikisto |
Schott partoprenis inter 1817 kaj 1821 la Aŭstri-Brazilan ekspedicion kaj estis nomita en 1828 al korta ĝardenisto en Vieno. Ekde 1845 ĝis sia morto Schott laboris kiel direktoro de la kortaj kaj imperiestra menaĝerio. En 1852 li gvidis la ŝanĝlaborojn de la kastela parko de la kastelo Schönbrunn en parte angla parko.
En 1857 li estis elektita membro de la Germana Akademio de Naturesploristoj Leopoldina.
Schott fariĝis fama pro siaj esploroj de la alpa flaŭro. Li ankaŭ fondis la alpan ĝardenon en kastelo Belvedere. Krome li aldonis al la Vienaj kortegaj ĝardenoj sian kolekton en Brazilo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.