La Hebrea aŭtonoma provinco (Hebrea aŭtonomio, aŭ Juda aŭtonoma provinco respektive Juda Aŭtonomio, ruse Еврейская автономная область; jide: ייִדישע אױטאָנאָמע געגנט), antaŭe la Hebrea Aŭtonoma Respubliko, estas la nura restinta aŭtonoma provinco de Rusio. Ĝi situas en la Rusia Fororiento kaj havas limon en la sudo kun Ĉinio, en la nordokcidento kun Amura provinco, kaj en la nordo kaj oriento kun Ĥabarovska regiono. Antaŭ 1934 la areo apartenis al Ĥabarovska regiono. Ekde la 7-a de majo 1934 ĝi estas aŭtonoma provinco (область).

Thumb
Rapidaj faktoj Aŭtonoma provinco, Administrado ...
Subjekto de Rusia federacio
Hebrea aŭtonomio
Еврейская автономная область

Thumb

Thumb

Flago Blazono
Aŭtonoma provinco
Administrado
Federacia regiono For-orienta federacia regiono
Guberniestro Rostislav Goldstein

(ekde 12-a de decembro 2019)

Fondita 7-a de Majo 1934
Demografio
Loĝantaro 176558 loĝantoj
(Stato: 14-a de oktobro 2010)[1]
Loĝdenso 4,9 loĝ./km²
Oficiala lingvo rusa
Etnoj rusoj (90,7 %)
ukrainoj (2,8 %)
judoj (0,9 %)
(Stato: 2010)Ŝablono:Informkesto federacia subjekto de Ruslando/zorgado/etnoj
Geografio
Areo 36266 km²[2]
Pliaj informoj
Horzono UTC+10
Poŝtkodoj 679000–679999
Aŭtokodoj 79
OKATO 99
ISO 3166-2 RU-YEV
Retpaĝaro www.eao.ru
ThumbĈinioĈinio
Situo en Ruslando
vdr
Fermi
48.55132.75

La administra centro estas Birobiĝan.

Administra divido

Laŭ administra divido la hebrea aŭtonoma provinco konsistas el la sekvaj distriktoj (Ruse: районы):

  • Birobiĝanskij (Биробиджанский)
  • Leninskij (Ленинский)
  • Obluĉenskij (Облученский)
  • Oktjabrskij (Октябрьский)
  • Smidoviĉskij (Смидовичский)

Loĝantaro

Judoj neniam konsistigis la plimulton de la populacio en la areo kiun la sovetia registaro nomumis kiel jude-sovetia Ciono de la malfruaj 1920-aj jaroj. La procentaĵo pintis post la dua mondmilito kun ĉirkaŭ triono de la populacio, multaj el kiuj estis rifuĝintoj kiuj estis evakuitaj de la eŭropa parto de Sovetunio. Plej malfrue post la morto de Stalino en 1953, la sovetia registaro rezignis sian planon establi judan setlejon ekster Israelo kun la Juda Aŭtonoma Oblasto. Kiam Sovetunio kolapsis, iom malpli ol 9 000 judoj, aŭ iom pli ol 4% de la populacio de la provinco, daŭre vivis tie. Tiutempe tio egalrilatis al apenaŭ 0,5% de ĉiuj judoj en Sovetunio. Intertempe ilia parto falis al ĉirkaŭ 1% de la suma loĝantaro de 176 558 homoj en la provinco pro forta elmigrado al Israelo kaj Germanio. La nombroj de loĝantoj de aliaj malplimultoj kiel la ukrainoj, belorusoj, mordvoj kaj rusaj germanoj ankaŭ amase malpliiĝis ekde 1989 pro elmigrado. En 2010 pli ol 90% de la loĝantaro estis rusoj. En la ĉefurbo, Birobiĝano, la ĉina loĝantaro aparte de islamanaj dunganoj lastatempe signife pliiĝis.

Loĝantaro (2002): 190 915

Etnaj grupoj: rusoj 171 697 (89,9%), ukrainoj 8 483 (4,4%), hebreoj/judoj 2 327 (1,22%), tataroj 1 196 (0,63%), belorusoj 1 182 (0,62%)

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.