Haĝi Halef Omar
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Haĝi Halef Omar (plena nomo en originala skribmaniero: Hadschi Halef Omar Ben Hadschi Abul Abbas Ibn Hadschi Dawud al Gossarah) estas unu el la plej konataj literaturaj roluloj de Karl May aperinte en liaj orientaj romanoj. Haĝi signifu personon partoprenintan haĝon.
Haĝi Halef Omar | |
---|---|
Karl-May-romanbildkarto de 1895 kun islamanoj | |
fikcia homo • literatura rolulo | |
Kreita de | Karl May |
Verko | Durch die Wüste, ... |
Rolita de | Meinhart Maur, Heinz Evelt, Georg Thomalla, Osman Ragheb, Ralf Wolter, Heinz Schubert |
Informoj | |
Sekso | vira |
Okupo | servisto, kunulo kaj amiko de Kara ben Nemsi |
Titolo | haĝi |
Familio | edzino Hannehfilo Kara ben Halef |
Flankulo de | Kara ben Nemsi |
Amikoj | Kara ben Nemsi |
Halef estas la treege lojala (kvankam ne tro inteligenta) servisto, kunulo kaj amiko, en tipe orienta akompanul-tradicio, de la dua identeco de la verkinto, nome de la germana aventuristo Kara ben Nemsi. Halef akompanas Kara ben Nemsi tra ĉiuj aventuroj en la Proksima Oriento disde la romano Durch die Wüste ĝis Der Schut.
Halef havas specialan talenton por proverba flora orienta lingvo kaj uzas longan liston de sufiĉe komikaj fimalbenoj. Estante komikulo li ĉiam restas honorinda, neniam priridinda ulo. Li estas tre devota islamano, kaj dum la aventuroj kun Kara ben Nemsi li provas konvinki lin pri la supereco de Islamo kaj eĉ konvertigi lin.
Post multaj aventuroj li iĝas ŝejĥo de la grava Ŝammar-tribo. Li estas edziĝinta al Hanneh, la "plej bela edzino sur la tero", kaj kun ŝi li havas filon nomitan Kara Ben Halef, kiu en pli postaj romanoj ankaŭ trapasos kelkajn aventurojn.
La germana popmuzikgrupo Dschinghis Khan publikigis kanton "Hadschi Halef Omar" en ilia 1980-albumo "Rom." La tuta refrenkoruso baze deklamas la nomon de Halef.
Ene de la libro-serio Karl May’s Gesammelte Werke troviĝas Am Jenseits: "In Mekka" (1923) fare Franz Kandolf.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.