From Wikipedia, the free encyclopedia
La Havaja monaĥfoko, Monachus schauinslandi, aŭ pli simple la Havaja foko estas fokulo apartenanta al la familio de Focedoj. Ĝi estas endanĝerita specio de foko kiu estas endemia de Havajo.[1]
La Havaja monaĥfoko estas unu el du restantaj monaĥfokaj specioj; dum la alia estas la Mediteranea monaĥfoko. Tria specio, nome la Kariba monaĥfoko, iĝis formortinta.
La Havaja monaĥfoko estas la ununura foko indiĝena de Havajo.[2]
Tiuj monaĥfokoj estas relikva endanĝerita specio. La malgranda populacio de ĉirkaŭ 1,100 individuoj estas minacata pro homa premado, tre malaltaj niveloj de genetika variado, interplektiĝo en fiŝretoj, mara rubo, malsanoj, kaj pasinta komerca ĉasado por feloj. Estas multaj metodoj por konservisma biologio kiam ĝi venas al statuso de endanĝerita specio; specitranslokigo, zorgado en kaptiteco, habitata purigado, kaj edukado al publiko pri la Havaja monaĥfoko estas el metodoj kiuj povas esti uzataj.[3][4][5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.