Hatŝepsut
antikva virina faraono de la 18-a dinastio, reĝino de Egiptio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hatŝepsut - en Esperanto teorie ankaŭ skribebla Haĉepsut, sed kutimas la formo kun "tŝ" - estis grava antikva virina faraono de la 18-a dinastio, reĝino de Egiptio (regis ĉirkaŭ 1479–1457 antaŭ nia erao), unu el la plej gravaj faraonoj de Egiptio, kiu akiris senprecedentan potencon, post kiam ŝi akiris la titolon de la faraono kaj la regajn simbolojn. Ŝi estis la dua virino konata certe kiel Faraono. Laŭlonge de la historio de antikva Egiptio, kelkaj aliaj virinoj servis en ĉi tiu pozicio, sed ilia permanenta ofico estis pli mallonga. Ŝia nomumo kaj regmaniero atestas la potencon de virinoj en la antikva Egiptio, almenaŭ inter la supera klaso.
Hatŝepsut | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Statuo de Hatŝepsut en Metropolitan Museum of Art. | ||||||||||||||||||||
Tempo de regado | 1479 (aŭ 1473) – 1457 a.K. (aŭ 1458) | |||||||||||||||||||
Naskonomo | Hatŝepsut | |||||||||||||||||||
Trona nomo | Maatkare | |||||||||||||||||||
Nomo de Horuso |
| |||||||||||||||||||
Nomo de ambaŭ sinjorinoj | Uadet reneput | |||||||||||||||||||
Ora Horuso | Neteret-chau | |||||||||||||||||||
Edzino(j) | Tutmoso la 2-a (edzo) | |||||||||||||||||||
Patro | Tutmoso la 1-a | |||||||||||||||||||
Patrino | Ahmose | |||||||||||||||||||
Mortis | 1458 a. K./1457 a. K. | |||||||||||||||||||
Kripto | Dél el-bahrí | |||||||||||||||||||
La egiptologo James Henry Brestad priskribis ŝin kiel "la unuan grandan virinon en rekordita historio."
Oni identigis ŝian mumion en 2007.