Universitato Harvard
universitato ĉe Kembriĝo, Masaĉuseco, Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Universitato Harvard aŭ la universitato de Harvardo[1][2] estas usona universitato en Kembriĝo, Masaĉuseco, kaj membro de la Hedera Ligo. Ĝi fondiĝis la 8-an de septembro, 1636, do estas la plej maljuna institucio por supera edukado en Usono. Unue nomita Nova Kolegio, ĝi nomiĝis Kolegio Harvard la 13-an de marto, 1639, laŭ ĝia unua ĉefa doninto, John Harvard. Ĝi unue oficiale nomiĝis "universitato" anstataŭ "kolegio" en la nova masaĉuseca konstitucio en 1780.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/f/fa/Emblemo_universitato_Harvard.svg/220px-Emblemo_universitato_Harvard.svg.png)
La universitato estas unu el la plej prestiĝaj en la mondo. En 8-a de aŭgusto 2018 la universitato havis sume 36 012 studentojn. Aliflanke, en septembro 2020 ĝi havis entute 19 178 dungitoj, el kiuj 2 300 estis fakultatanojn. Ekde 1-a de julio 2007 la universitata prezidanto estas Drew Gilpin Faust.
Ĝi distancas nur 3 km de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, kun kiu ĝi havas longan amikan rivalecon.