From Wikipedia, the free encyclopedia
Harri Hermanni HOLKERI (naskiĝis la 6-a de januaro 1937, mortis la 7-a de aŭgusto 2011) estis finna politikisto. Li estis prezidanto de sia partio Nacia Koalicio 1971–1979, ĉefministro en 1987–1991 kaj estrarano en centra banko de sia lando. Li estis Prezidanto de 55-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Poste Holkeri agis en pactraktadaj taskoj. Kiel prezidanto de Nacia Koalicio al liaj plej grandaj atingoj apartenas, ke li normaligis rilatojn inter Nacia Koalicio kaj longtempa prezidanto Urho Kekkonen. Holkeri ricevis honorigon (Ordeno de la Brita Imperio) el reĝino Elizabeto la 2-a.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.