Harco
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Harco, germane Harz [harc] estas la plej norda montaro de Germanio. Ĝi estas mezalta. Ĝia plej alta monto, Brocken [brok.n], mezuras 1141 m kaj la dua plej alta Wurmberg 971 m super la marnivelo. La kerno de la mezalta montaro estas la Nacia Parko Harco, la plej granda arbara nacia parko de Germanio.
Rapidaj faktoj Mezmontara regiono, montara sistemo [+] ...
Harco | ||||
---|---|---|---|---|
Mezmontara regiono | ||||
montara sistemo [+] | ||||
Lando | Germanio | |||
Supermara alteco | 1 141 m ü. NHN [+] | |||
- koordinatoj | 51° 45′ 0″ N, 10° 38′ 0″ O (mapo)51.7510.633333333333 [+] | |||
Plej alta punkto | Brocken [+] | |||
- koordinatoj | 51° 48′ 2″ N, 10° 37′ 2″ O (mapo)51.80055555555610.617222222222 [+] | |||
Akvokolektejo | 2 226 km² (222 600 ha) [+] | |||
Areo | 2 226 km² (222 600 ha) [+] | |||
Materialo | granito, Graŭvako, ardezo, kalkoŝtono, gabro [+] | |||
|
||||
Harco | ||||
Vikimedia Komunejo: Harz [+] | ||||
Fermi
En la mezepoko la montaro nomiĝis ankoraŭ Hart, kio signifis montarbaro. Partoj de Harco apartenas al la federaciaj landoj Malsupra Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio.