Hararanĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Harararanĝo aŭ hararanĝo estas la maniero aŭ stilo porti sian hararon. Ĉiu hararo, aŭ homa aŭ besta, povas esti aranĝita, kvankam temas ĉefe pri homa hararo.
Ĉiu epoko kaj ĉiu kulturo havis sian propran hararmodon, por indiki sociajn grupojn aŭ por indiki ne-konformismon. En diversaj kulturoj, harararanĝo havas ofte grandegan gravecon. Kelkfoje tio povas esti problemo por homoj, kiuj pro hararproblemo (ekzemple foresto de haroj) ne povas porti tian harararanĝon. Tiu premo estas plej grava ĉe virinoj ol ĉe viroj. Tian mankon oni povas kaŝi per peruko, harartransplantaĵoj, ...
Laŭ demando kaj situacio la aranĝo de hararo povas daŭri pli ol unu horon. Ofte hararanĝo estas farita de profesia tondisto.