Haparanda
urba areo en norda Svedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Haparanda (jen svede, finne Haaparanta, signifo "popla plaĝo") estas malgranda urbo en norda Svedio, en la historia provinco (svede landskap) Norrbotten (svede Norrbotten) respektive la moderna provinco Norrbottens län. Ĝi situas apud la landlimo al Finnlando kaj la lima rivero Tornio (finne nomata Tornionjoki, svede Torne älv, nord-samee Duortneseatnu, tornival-finne Tornionväylä)). Vid-al-vide trans la rivero troviĝas la finna urbo Tornio, kun kiu Haparanda proksime kunlaboras. La urbo estis fondita en 1821 por ke ĝi anstataŭigu Tornion, kiun Svedio perdis al Rusio en Traktato de Hamina en la jaro 1809.
Rapidaj faktoj Administrado, Provinco ...
Haparanda | |||
---|---|---|---|
urba areo de Svedio limurbo urbo dividita de landlimo vd | |||
Administrado | |||
Provinco | Norrbotten (historie), Norrbottens län (moderne) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | urba areo: 5 856 (fine de 2 010), tuta komunumo: 9 776 (fine de 2 014) | ||
Loĝdenso | 1 070 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 65° 50′ N, 24° 7′ O (mapo)65.83417817793824.117032965922 [+] | ||
Areo | 4,43 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Haparanda [+] | |||
Fermi
En la regiono Haparanda parolatas la tornival-finna lingvo, meänkieli, unu el la oficialaj minoritataj lingvoj de Svedio.