Hannibal Valdimarsson
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hannibal Valdimarsson (Hannibal Gísli Valdimarsson) (13-a de januaro 1903 - 1-a de septembro 1991) estis islanda politikisto, kiu estis partiestro de du politikaj partioj, la Popolpartio kaj Liberalaj maldekstruloj. Krome, Hannibal estis parlamentano kaj ministro por la Popolunuiĝo, kiu tiutempe ne estis partio sed elektadkunlabora projekto inter la Socialistpartio kaj forlasintoj de la Popolpartio. Kiam la Popolunuiĝo iĝis memstara partio en 1968, samtempe kun la malfondigo de la Socialistpartio, Hannibal forlasis ĝin kaj fondis la partion Liberalaj maldekstruloj.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Hannibal.
Eks-ministro Jón Baldvin Hannibalsson estas filo de Hannibal Valdimarsson.
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri islanda politikisto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |