From Wikipedia, the free encyclopedia
Hangiri (japane: 半切) estas malalta ligna ujo kun plata fundo, uzata en Japanio por prepari suŝirizon.
Tradicie hanigiri estas farita el la ligno de kamecipariso, kiun ĉirkaŭas du kupraj bendoj. La diametro de tia ujo varias inter 30 cm (hejma ujo) kaj 1 m (restoracia ujo).
La kuiristo uzas hangiri-on kaj platan lignan kuleregon (shamoji), por formi kaj malvarmigi la rizon. Post la kuirado, la rizo estas enmetita en la ujon kaj miksita kun rizvinagro, sukero kaj salo. Post tio oni kovras la hangiri-on per tuko nomita fukin.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.