![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/79/Hanami_cropped.jpg/640px-Hanami_cropped.jpg&w=640&q=50)
Hanami (ĉerizflora festo)
japana tradicio de spektado de floroj dum printempo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hanami (花見, florovidado?) estas japana tradicio ĝui la belecon de la floroj. Per floroj, oni preskaŭ ĉiam pridiras ĉerizfloroj (桜, sakura?), aŭ umefloroj (梅, ume?). De mezo de januaro al eko de majo, sakuro ekfloras ĉie ajn en Japanio. La florprognozo (桜前線, sakurazensen?) estas anoncita ĉiujare de la veterprognozoficejo kaj estas atente spektita de tiuj, kiuj planas ĉeesti la ĉerizfloran feston, ĉar la floroj nur daŭras unu semajno aŭ du. En nuntempa Japanio, la ĉerizflora festo temas pri pasi eksteran tagon aŭ nokton drinkante kaj manĝante (kutime kiel pikniko) sub la sakuro por spekti la belajn florojn. La ĉerizflora festo dum la nokto estas nomita noktsakuro (夜桜, yakuzakura?). En multaj lokoj, kiel Ueno Parko, oni pendas paperajn lampojn por festi je yozakura.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/79/Hanami_cropped.jpg/640px-Hanami_cropped.jpg)