Hungaria urbo From Wikipedia, the free encyclopedia
Hajdúdorog [hajdUdorog] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Hajdúböszörmény. La urbo estas ankaŭ sidloko de grekokatolika eparĥio.
Hajdúdorog | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (1989–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4087 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 8 300 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 82 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 49′ N, 21° 30′ O (mapo)47.81666666666721.5 [+] | ||||
Alto | 162 m [+] | ||||
Areo | 100,65 km² (10 065 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Hajdúdorog [+] | |||||
Hajdúdorog situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, aŭtoŝoseo M3 estas ne tro for, laŭ fervojo Tiszalök-Debrecen. Hajdúnánás troviĝas 6, Újfehértó 14, Hajdúböszörmény 17, Tiszalök 27, Debrecen 37, Hajdúszoboszló 45, Budapeŝto 206 km.
La setlejo estis loĝata dum la bronzepoko kaj de sarmatoj kaj avaroj. La komunumon mencias unuafoje skriba dokumento el 1301, en 1332 estas eklezia vilaĝo laŭ la nomo Dorogegyháza (egyház=eklezio). Dum la turkoj la vilaĝo pluvivis. Stefano Bocskay proklamis ĝin hajduka urbo en 1605, sekve alvenis hajdukoj precipe el Sud-Hungario.
Ili estis grekokatolikaj (ortodoksaj), kies katedralo konstruiĝis en la 17-a jarcento. La komunumo estas la unusola grekokatolika episkopejo de Hungario.
Centre de la urbo formiĝis sentineloturo, apude fortresopreĝejo, pli fore 4 bastionoj kaj muroj.
La komunumo estis kampurbo ekde 1632 ĝis 1886. Hajdúdorog reurbiĝis en 1989.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.