![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/82/Finowkanal-treidel.jpg/640px-Finowkanal-treidel.jpg&w=640&q=50)
Haŭlado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Haŭlado signifas la trenadon de ŝipoj sur kanaloj aŭ riveroj per homoj, tirbestoj aŭ poste sur mallongaj distancoj (antaŭ kluzoj) ankaŭ per lokomotivoj (haŭlolokomotivoj) – ekz. ĉe la Panama kanalo. Oni haŭlis la ŝipojn kutime nur kontraŭflue; laŭflue la ŝipoj drivis pro la fluo aŭ la vento.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f8/Canal_swains_lock_20040911_121236_2.jpg/640px-Canal_swains_lock_20040911_121236_2.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6e/Chemin_de_halage_bouzi%C3%A8s.jpg/640px-Chemin_de_halage_bouzi%C3%A8s.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/82/Finowkanal-treidel.jpg/640px-Finowkanal-treidel.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9f/Trekkers_van_vrachtschip_Towing_a_ship.jpg/640px-Trekkers_van_vrachtschip_Towing_a_ship.jpg)
Haŭlisto estas nomataj esperante ankaŭ burlako de la ruslingva vorto "burlak" (ruse бурла́к). Haŭlvojo aŭ Tirpado estas vojo aŭ migrovojo sur kiu oni haŭlas.
La metodo ludis grandan rolon antaŭ la enkonduko de vaporŝipoj.
Estis necesa preparita vojo sur minimume unu flanko de la akvovojo. Hodiaŭ ĉi tiuj vojoj estas komfortaj biciklovojoj.