![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/15/HMS_Beagle_1832_longitudinal_section.jpg/640px-HMS_Beagle_1832_longitudinal_section.jpg&w=640&q=50)
HMS Beagle
From Wikipedia, the free encyclopedia
La HMS Beagle estis brigo-velŝipo de la klaso Cherokee kun 10 pafilegoj. Ĝi apartenis al la Royal Navy, la brita mararmeo, kaj estis nomata laŭ la hundoraso biglo. Ĝi estis lanĉita la 11-an de majo 1820 ĉe la ŝipkonstruejo Woolwich Dockyard ĉe la Tamizo, je kosto de 7,803 £.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/15/HMS_Beagle_1832_longitudinal_section.jpg/640px-HMS_Beagle_1832_longitudinal_section.jpg)
En julio de la sama jaro, la ŝipo partoprenis ŝiparo-paradon por celebri la surtroniĝon de Georgo la 4-a, kaj ĝi iĝis la unua ŝipo, kiu trapasis sub la nova ponto de Londono. Post tio, ne estis aparta bezono por uzi la ŝipon, kaj ĝi atendis dum 5 jaroj. Poste la ŝipo estis transformita en esplorŝipon kaj faris 3 esplorvojaĝojn. Dum la fama dua vojaĝo, Charles Darwin vojaĝis per ĝi.