From Wikipedia, the free encyclopedia
György KLEIN [klejn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Klein György, svede Georg Klein estis hungara-sveda kuracisto, imunologo, onkologo, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1983), membro ordinara de Sveda Reĝa Scienca Akademio.
György Klein | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de julio 1925 en Budapeŝto |
Morto | 10-an de decembro 2016 (91-jaraĝa) en Stokholmo |
Lingvoj | sveda |
Ŝtataneco | Hungario Svedio |
Familio | |
Edz(in)o | Éva Klein |
Okupo | |
Okupo | biologo kuracisto verkisto universitata instruisto filmaktoro |
György Klein Arkivigite je 2012-04-03 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 28-an de julio 1925 en Budapeŝto kaj mortis la 10-a de decembro 2016.
György Klein devenis el juda familio, tial li deportiĝis, tamen li sukcese rifuĝis, poste kaŝiĝis fine de la 2-a mondmilito. Baldaŭe li frekventis universitatojn en Szeged kaj en sia naskiĝurbo. En 1947 li edziĝis al Éva Klein, en la sekva jaro ili migris al Svedio. Ili ekhavis esplorajn postenojn en universitata instituto de Stokholmo. En 1950 li esploris en Philadelphia, en la sekva jaro li ricevis kuracistan diplomon en Stokholmo, krome li ekinstruis. Li estis katedrestro inter 1957-1993. En 1961 li estis gastoprofesoro en Stanford, inter 1973-1993 en Jerusalemo. Li okupiĝis pri esplorado de kanceroj. Li ricevis diversajn (ankaŭ eksterlandajn) premiojn kaj memormedalojn ekde 1960.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.