From Wikipedia, the free encyclopedia
Gyula Petrovácz [djula petrovAc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petrovácz Gyula estis hungara arkitekto, parlamenta deputito, altlerneja instruisto.
Gyula Petrovácz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 25-an de marto 1877 en Óbecse (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | en 1953 en Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Gyula Petrovácz[1] naskiĝis la 25-an de marto 1877 en Óbecse (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Beĉej en Serbio), li mortis en 1953 ie en Hungario.
Gyula Petrovácz maturiĝis en jezuita gimnazio en Kalocsa en 1894, post 4 jaroj li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József. Post la diplomo li eklaboris en Győr. Li edziĝis en 1900, en la sekvanta jaro li estis instruisto en arkitektura altlernejo en Budapeŝto. Tiutempe li projektis ĉefe preĝejojn kune kun Ernő Foerk. En 1907 li ekhavis postenon en ĉefepiskopejo de Kalocsa. En 1920 li komencis politikadi, iom poste li estis membro de la ĉefurba municipo, inter 1923-1939 li estis parlamentano. Dum la frua socialismo li kaj lia familio estis forigita el Budapeŝto, lia tiutempa vivo estas nekonata. Li ricevis premion de la papo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.