![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/34/Nithan_Borankhadi_%252808%2529.jpg/640px-Nithan_Borankhadi_%252808%2529.jpg&w=640&q=50)
Gustave Rolin-Jaequemyns
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gustave Henri Ange Hippolyte Rolin-Jaequemyns (ankaŭ mallonge kiel Rolin-Jaequemyns), naskiĝis la 31-an januaro 1835 en Gent kaj mortis la 9-an de januaro 1902 en Bruselo.
Rolin-Jaequemyns estis juristo, advokato, ministro de la interno (1878-1884) kaj diplomato kaj muzikisto. Kiel konsilisto de la reĝo Rama V (Chulalongkorn), li ludis en tiama Siamo (nuna Tajlando) kernan rolon en la reformo de Tajlando laŭ okcidenta modelo. En 1873 li fondis en Gent, Belgio, la Instituton de Internacia Juro (Institut de Droit international) kune kun 10 aliaj internaciaj juristoj. Tiu instituto ricevis la Nobel-pacpremion en 1904 pro ĝia laboro en rilato al la leĝaro pri homaj rajtoj kaj paca solvado de disputoj. La instituto, kiu nuntempe ankoraŭ ekzistas, estis la unua instituto kiu okupiĝis al internacia juro.