From Wikipedia, the free encyclopedia
Gunungsitoli (indonezie: Kota Gunungsitoli, ĉine: 民礼) [binĝaj] estas la ĉefa urbego (sendependa municipo ene de la provinco) en Indonezio, en la insulo Niaso, en provinco Norda Sumatro. La urbego estas dividita en ses distriktojn.
Gunungsitoli | |||
---|---|---|---|
urbo de Indonezio vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 137 104 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 488 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 1° 7′ N, 97° 34′ O (mapo)1.116666666666797.566666666667 [+] | ||
Alto | 89 m [+] | ||
Areo | 280,8 km² (28 080 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gunungsitoli [+] | |||
Gunungsitoli situas en nordorienta marbordo de la insulo sur multe da montetoj. Provinca ĉefurbo Medano troviĝas 286, Pekanbaru 437, Banda Aceh 540, Batam 717, Palembang 926, ĉefurbo Ĝakarto 1317, Bandungo 1436, Semarang 1694, Jogjakarto 1738, Surabajo 1929, Makassar 2527 kilometrojn (aere) .
Dum la kolonia epoko Gunungsitoli estis komerca centro en la regiono ekde la 18-a jarcento. En la dua mondmilito la urbego estis okupita de japanaj trupoj. Tertremo detruis la komunumon en 2005 kaj kaŭzis viktimojn. La urba statuso estis akirita en 2008.
En Gunungsitoli la plej granda kontribuanto al la malneta regiona produkto estas la komerca sektoro (25,49%), konstruado (21,82%), fiŝindustrio kaj agrikulturo (maizo, manioko, batato, porkobredado) (14,6%).
La plimulto de la loĝantaro estas protestanta (116,435) kun malplimulto de islamanoj (21,979), katolikoj (10,363) kaj budhanoj (382). En Gunungsitoli ne funkcias universitato.
La klimato de Gunungsitoli estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas pli ol 2000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo estas 26 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
En Gunungsitoli marhaveno kaj flughaveno funkcias. Tra la urbego trairas la laŭmarborda vojo, krome estas alia vojo al interno de la insulo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.