From Wikipedia, the free encyclopedia
Guarrate estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al La Guareña en la plej sudoriento de la provinco.
Guarrate | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49156 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 315 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 17′ N, 5° 26′ U (mapo)41.290833333333-5.44 [+] | ||
Alto | 735 m [+] | ||
Areo | 31,6 km² (3 160 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Guarrate [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 31,6 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3321 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 43 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas norde kun El Pego kaj La Bóveda de Toro, sudoriente kun Fuentelapeña, oriente kun Vadillo de la Guareña kaj sudokcidente kun Fuentesaúco.
Estas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. Ĝis la duono de la 19-a jarcento la teritorio apartenis al la markizo de Viesca de la Sierra kaj komence de la 20-a jarcento al la Markizoj de Santa María de Silvela. En 1900 oktaga incendio detruis grandan parton de la loĝloko; la markizoj helpis la rekonstruon kaj en 1924 vendis la terenon al kvin lokaoj de Fuentesaúco; la kverkarajn montojn oni senarbarigis por kultivado.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, beto) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj, kaj produktado de lakto) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.