From Wikipedia, the free encyclopedia
Guanabara Golfo (portugale Baía da Guanabara [ɡwanaˈbaɾɐ]) estas oceana golfo situanta en Sudorienta Brazilo en la ŝtato Rio de Janeiro. Ĉe ties okcidenta bordo kuŝas la urboj Rio-de-Ĵanejro kaj Duque de Caxias, kaj ĉe ties orienta bordo kuŝas la urboj Niterói kaj São Gonçalo. Kvar aliaj municipoj ĉirkaŭas la bordojn de la golfo. Guanabara Golfo estas la dua plej granda golfo laŭ areo en Brazilo (post la Golfo de Ĉiuj Sanktuloj), kun 412 km² kaj perimetro de 143 km.
Guanabara Golfo estas 31 km longa kaj 28 km larĝa je ties maksimumo. Ties 1.5 km larĝa buŝo estas flankita de la orienta pinto de Pico do Papagaio (Papaga Beko) kaj la orienta pinto de Sukerkano.
La nomo Guanabara derivas el la tupia lingvo, goanã-pará, el gwa "golfo", plus nã "simila al" kaj ba'ra "maro". Tradicie, ĝi estas ankaŭ tradukita kiel "marmamo."
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.