Grupo de Poincaré
From Wikipedia, the free encyclopedia
En fiziko kaj matematiko, la grupo de Poincaré aŭ nehomogena lorenca grupo estas la grupo de Lie de izometrioj de spactempo de Minkowski. Ĝi estas 10-dimensia ne-komuta (ne-abela), ne-kompakta, ne-simpla grupo de Lie. La komuta grupo de movoj estas normala subgrupo kaj la lorenca grupo estas subgrupo, la stabiligilo de punkto.
Laŭ la programo de Erlangen, la geometrio de spaco de Minkowski estas difinita per la grupo de Poincaré: spaco de Minkowski estas konsiderata kiel homogena spaco por la grupo.