![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7b/Aralship2.jpg/640px-Aralship2.jpg&w=640&q=50)
Grundosaliĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Grundosaliĝo okazas, se salo akumuliĝas en grundo pro vapordensiĝo en surgrundaj akvoj aŭ pro la malprofunda grundoakvo. Pro la saloakumuliĝaj procesoj, la anstataŭigeblaj Na- kaj Mg-jonoj de la densiĝinta grunda likvaĵo absorbiĝas sur la koloidaj surfacoj. Tiel estiĝas ekzemple natria grundo (soda grundo), kiun oni nomumas ankaŭ alkala grundo pro ties alta pH-valoro.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7b/Aralship2.jpg/640px-Aralship2.jpg)
La sala grundo havas malbonan strukturon, akvomastrumadon, nutraĵmaterialan mastrumadon, tiel ĝi malhelpas evoluon de la plantoj. Se ĝi estas seka, ĝi estas malmola, fendeta; malseke ĝia strukturo disfalas. Ĉar sala grundo ne povas facile absorbi akvon, la abruptaj, grandkvantaj pluvegoj kaj dum forta degelo, la trafluanta akvo fosas por si vojeton.
Se la akvo elvaporiĝas el la kapilare altiĝanta - malprofunde situanta - grundakvo kaj sur la surfaco postrestas la salo, oni nomumas solonĉakiĝo, la la grundon solonĉako.
Se en la supra tavolo ekis alkala proceso kaj tiel la sala tavolo iĝis pli profunda, oni parolas pri soloneciĝo, soloneca grundo. Ekstrema formo estas la soloniĝo, kiam la alkaliĝo estas tiel forta, ke la surfacon kovras silika acido.
Grundosaliĝo povas okazi pro homaj efikoj, tiel pro erara (tro)akvumado estiĝas la t.n. sekundare sala grundo. Tiukaze altiĝas la grundakva nivelo kaj la kapilara efiko transportas akvon al la surfaco, kie ĝi rapide vaporiĝas. En sekegaj (aridaj) regionoj, la akvumita akvo rapide vaporiĝas kaj tiel la grundosaliĝo rapide elformiĝas. Ekzemple en Sirio, la 30-35 % de la agroj jam perdiĝis por saliĝo. Tiu procentaĵo estas 30-40 % en Egiptio, en Pakistano malpli ol 40 %, en Irako ĉ. 50 % kaj en Usono 20-25 %.