Grizvanga grebo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Grizvanga grebo aŭ Ruĝkola grebo (Podiceps grisegena) estas birdospecio el la familio de grebedoj. El la diversaj grebospecioj, nestantaj en Eŭropo, la Grizvanga grebo kalkuliĝas rara. Ankaŭ ĝia nestlokbezono estas alia ol tiu de la aliaj specioj, ĉar ĝi preferas la stagnantajn akvojn dense prikreskatajn de naĝantaj fukaroj, resp-e variantajn kun makuloj de junkejoj, kareksejoj. Temas pri migrantaj akvobirdoj troviĝantaj en moderklimataj regionoj de la norda hemisfero. Ties vintra habitato estas tre limigita al trankvilaj akvoj for de la fortaj ondoj de la oceanaj marbordoj, kvankam kelkaj birdoj povas vintri en grandaj lagoj. Tiu grebo preferas neprofundajn akvejojn de nesala akvo kiaj lagoj, marĉoj aŭ fiŝ-lagetoj kiel reproduktaj lokoj.
Grizvanga grebo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Greboj interŝanĝas vegetalan materialon kiel parto de la pariĝada ceremonio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Podiceps grisegena (Boddaert, 1783) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
blue: vintra arealo; flave: reproduktaj kaj nestaj arealoj | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Grizvanga grebo estas malbunta senkolore grizeca birdo vintre. Dum la reprodukta sezono, ĝi akiras la distingan ruĝkolan plumaron, nigran kronon kaj kontrastan helgrizan vizaĝon el kiu derivas kaj la komuna nmo kaj la latina scienca nomo. Ĝi havas ankaŭ prilaboritan pariĝadan memmontradon kaj varion de laŭtaj pariĝadaj alvokoj. Post pariĝado, ili konstruas neston el akvoplantoj sur amaseto de flosanta vegetaĵaro en neprofunda lago aŭ marĉo.
Kiel ĉe ĉiuj greboj, ankaŭ la Grizvanga grebo estas bona naĝanto kaj partikulare rapida plonĝanto, kaj reagas al danĝero per plonĝado pli ol per flugado. Ties piedoj estas tre malantaŭe en la korpo, ĉe la vosto, kio malhelpas piediradon surteran. Ili plonĝas por fiŝoj aŭ por pluki insektojn el la vegetaĵaro; ili englutas ankaŭ siajn proprajn plumojn, eble por protekti sian digestan sistemon el skvamoj, spinoj kaj naĝiloj el fiŝoj. La konservostatuso de ties du subspecioj — nome la nomiga P. g. grisegena troviĝanta en Eŭropo kaj okcidenta Azio, kaj la pli granda P. g. holboelii en Nordameriko kaj orienta Siberio — estas taksita kiel Malplej Zorgiga, kaj la tutmonda populacio estais stabila aŭ pliiĝanta.