![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d9/Gray-Crowned_Rosy-Finch.jpg/640px-Gray-Crowned_Rosy-Finch.jpg&w=640&q=50)
Grizkapa leŭkostikto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Grizkapa leŭkostikto, Leucosticte tephrocotis, estas specio de birdoj de la familio de Fringedoj kaj genro de Leŭkostiktoj, kiuj estas grizaj, brunaj aŭ grizbrunaj birdoj kun rozkolorecaj areoj en subaj partoj aŭ flugiloj.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() Grizkapa leŭkostikto | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Leucosticte tephrocotis (Swainson, 1832) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Plenkreskulo estas bruna en dorso kaj brusto kaj ĉefe rozkolora en la resto de subaj partoj kaj flugiloj. Frunto kaj gorĝo estas nigraj kaj inter ili estas pli malpli etenda helgrizaj vizaĝo kaj nuko, kio nomigas la specion en la komuna nomo. Ili havas mallongajn nigrajn krurojn kaj longan forkoforman grizan voston. Estas granda vario laŭ kvanto de grizo en kapo el nur elokula strizono al al tuta kapopflanko inklude vangojn kaj orelareon, kaj laŭ kvanto de nigro en krono kaj gorĝo. Same pri klara kontrasta divido aŭ nuanciĝo.
La reprodukta habitato estas rokinsuloj kaj sterilaj areoj en montoj el Alasko al nordokcidenta Usono. Ili konstruas tasforman neston en ŝirmita loko surgrunde aŭ surklife.
Tiuj birdoj estas konstantaj loĝantaj birdoj en kelkaj insuloj kaj en la kanada Roka Montaro. Aliaj birdoj migras suden al okcidenta Usono.
Tiuj birdoj manĝas surgrunde, multaj flugas por kapti insektojn dumfluge. Ili manĝas ĉefe semojn el herboj kaj insektojn. Ili ofte manĝas en malgrandaj aroj.
Iam tiu birdospecio, la Nigra leŭkostikto kaj la Brunkapa leŭkostikto estis konsiderataj la sama specio kiel la Tundra leŭkostikto. Sed la Nigra leŭkostikto ne havas brunon en dorso kaj brusto, dum la Brunkapa leŭkostikto ne havas grizon en kapo.