Griza pavofazano
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Griza pavofazano aŭ Birma pavofazano (Polyplectron bicalcaratum) estas specio de la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj kiu troviĝas en Sudorienta Azio, ekzemple en Ĉinio en la suda kaj sudokcidenta partoj de Junano, insulo Hajnano de Gŭangdong-provinco. Ĝi troveblas ankaŭ en Sikimo, Butano, norda Barato, Birmo, Tajlando, Vjetnamio k.a.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Griza pavofazano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Griza pavofazano | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Polyplectron bicalcaratum (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Ĝi estas proksime rilata al pavoj (Pavo), kaj kiel tiuj – kaj kiel plej-parto de aliaj membroj de la genro Polyplectron – havas brilajn okulmakulojn en sia plumaro. Tiu orientalisa specio estas la nacia birdo de Birmo.