From Wikipedia, the free encyclopedia
Grimsby estas urbo en Anglio sur la suda flanko de la Rivero Humber apud la Norda Maro. Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 88 243 loĝantoj. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Lincolnshire Nord-Orienta.
Grimsby | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbeto eksterparoĥa areo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 88 243 (2011) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 53° 34′ N, 0° 5′ U (mapo)53.5675-0.080000000000013 [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Grimsby [+] | |||||
Antaŭe la plej eminenta fiŝkapthaveno en la mondo. En Britio la nomo Grimsby estas preskaŭ sinonimo por la vorto fiŝo. La malgrandaj fiŝboatoj preskaŭ malaperis sed la procesado de fiŝo restas grava industrio.
Nuntempe grava komerca haveno - aŭtomobiloj, ligno, kemiaĵoj, oleo. Grava centro por preparitaj manĝaĵoj ekz. frostigitaj legomoj.
Legendo rakontas ke dana fiŝkaptisto, nomita Grim, surteriĝis sur la suda flanko de la Rivero “Humber”, fuĝinte el Danlando kun la heredonto de la dana trono, Havelock, kies vivon oni minacis. Poste Grim konstruis domon por sia familio kaj la rezultanta vilaĝo ricevis la nomon. “Loko de Grim”. Tiel komenciĝis komunumo, kiun oni konas per la nomo, Grimsby.
La urbo kunpremiĝas kun la Lincolnshire Wolds (Montetoj de Lincoln’a Provinco) kaj la longaj, sablaj strandoj de tiaj marbordaj vizitejoj kiaj Cleethorpes, Mablethorpe kaj Skegness.
Vizitinda - La impona Nacia Fiŝkapthereda Centro festas unu el la plej longe establitaj industrioj de la regiono.
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.