nacia futbala asocio en Grekio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Grekia Futbala Federacio, greke Ελληνική Ποδοσφαιρική Ομοσπονδία, Ellinikí Podosfairikí Omospondía, laŭvorte "Helena Futbala Federacio", estas la nacia futbala asocio en Grekio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1926. La asocio interalie ekde la jaro 1927 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, nomata greke Σούπερ Λίγκα, Soúper Línka, "Superligo", oficiale en miksaĵo de angla kaj greka vortoj Superleague Ελλάδα [SU:perli:g' eLAda], kaj ĝis 2006 estis nomita greke Α΄ Εθνική, Alfa Ethniki, "la unua tutnacia". La ĉampiono en 2022-2023 estas la klubo Αθλητική Ένωση Κωνσταντινουπόλεως, Athlitiki Enosi Konstantinoupoleos (AEK), "atleta unuiĝo Konstantinopolo" en Ateno, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo Olimpiakos Pireo FK - laŭ la stato de 2023 entute 47-foje (!).
Grekia Futbala Federacio | ||
---|---|---|
Ελληνική Ποδοσφαιρική Ομοσπονδία | ||
sport-rega organizaĵo | ||
Komenco | 1926 vd | |
Lando(j) | Grekio | |
Sidejo | Ateno | |
Posedatoj | Greka nacia teamo de futbalo nacia futbala teamo de Rodiso greka nacia teamo de plaĝa futbalo Greka nacia teamo de amatora futbalo grekia nacia futbala teamo de viraj sub-23-jaruloj grekia nacia futbala teamo de viraj sub-19-jaruloj grekia nacia futbala teamo de viraj sub-21-jaruloj grekia nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj virina nacia futbala teamo de Grekio greka nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.