Tiu ĉi artikolo temas pri la norda regiono de Grekio. Vidu ankaŭ apartigilon Makedonio.
Μακεδονία | |||
---|---|---|---|
| |||
| |||
Ĉefurbo | Tesaloniko (Θεσσαλονίκη) | ||
Religio(j) | Ortodoksismo | ||
Loĝantaro | 2 625 681 (2005) | ||
Areo | 34 177 km² | ||
Loĝdenso | 77/km² |
Makedonio aŭ Makedonujo (greke: Μακεδονία) estas kultura landoparto de Grekio, kiu baziĝas sur tiu parto de la antikva regno Makedonio kiu nun troviĝas sur la teritorio de la ŝtato Grekio. La landoparto politike konsistas el la tri administraj regionoj Okcidenta, Meza kaj Orienta Makedonio.
Bazaj informoj
- Regionkodo: GR-MAK.
- Areo: 34.177 km²
- Loĝantaro: 2.625 mil (2001) – inter ili Grekoj-Makedonoj – 98,6 %.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 leptoj: greke λεπτό [lepto], plurale λεπτά [lepta])
- Eksporto: vesto, olivoleo, frukto, tabako, naftoproduktoj
- Ŝtata lingvo: Greka.
- Kredantoj: Ortodoksuloj.
- Administra divido: 3 regionoj kaj 13 provincoj.
- Ĉefurbo: Tesaloniko (706 mil).
Historio
La antikvaj makedonoj frutempe troviĝis sub la kultura influado de la grekoj, sed sukcesis teni sian kulturon kaj lingvon dum pluraj jarcentoj. La pramakedonoj ankaŭ influis krekan kulturon; ekz. en greka mitologio aperas kelkaj makedonoj. Tamen, ĉar la pramakedonoj ne parolis la grekan, la grekoj rigardis ilin kiel sovaĝulojn. La grekoj komencis fondi koloniojn en Makedonio en la 12-a jarcento a.K.
La tradicia dato por la fino de la periodo estas la morto de Filipo la 2-a de Makedonio kaj Aleksandro la Granda en 323 a.K.. La sekvinta periodo estas nomata la Helena periodo.
Post la 3-a Makedonia milito, Makedonio falis sub la rego de la Romia imperio. Makedonio restis provinco de Romio ĝis ties disfalo. Poste, Makedonio troviĝis sub la rego de la Bizanca imperio.
Bizancio perdis plejan parton de Makedonio al Bulgario en la 9-a jarcento, regajnis ĝin in 972, kaj reperdis ĝin en la 12-a jarcento. Dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj, la regiono estis prenita kaj reprenita de Bulgario kaj Bizancio.
Finfine la tutan Makedonion la Osmanida imperio konkeris en la 14-a jarcento, kaj ĝin regis dum kvin jarcentoj.
Makedonio denove dividiĝis inter Grekio, Bulgario, kaj Jugoslavio post la Unua mondmilito kaj la disfalo de la Osmanida imperio. La jugoslava parto sendependiĝis en la 1990-aj jaroj, kun la nomo Nord-Makedonio, kiu post la protestoj de la greka registaro ricevas internacie ankaŭ la nomon Iama Jugoslavia Respubliko Makedonio.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Macedonian information center Arkivigite je 2007-05-01 per la retarkivo Wayback Machine
- The truth about Macedonia Arkivigite je 2000-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Museums of Macedonia
- Region of Central Macedonia Arkivigite je 2007-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Region of Eastern Macedonia and Thrace Arkivigite je 2005-05-29 per la retarkivo Wayback Machine
- City of Thessaloniki
- City of Edessa
- University of Macedonia
- University of Western Macedonia
- Macedonian Press Agency Arkivigite je 2019-12-06 per la retarkivo Wayback Machine
- An online review of Macedonian affairs, history and culture
- Map of Macedonia
- Pan-Macedonian Network
- Macedonia, The Historical Profile of Northern Greece Arkivigite je 2017-11-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Macedonia guide for visitors Arkivigite je 2006-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Macedonia On The Web
- Historical infos on Macedonia
- Site of Prof. Kapetanopoulos (CCSU) with infos about Macedonian history Arkivigite je 2007-06-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Articles about Macedonia through ages
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.