Grasacido omego-3
From Wikipedia, the free encyclopedia
Grasacidoj omego−3, ankaŭ nomitaj grasacidoj ω−3 aŭ grasacidoj n−3, estas polinesaturitaj grasacidoj karakterizitaj per la ĉeesto de duobla ligo je tri atomoj for de la fina metilogrupo en ilia kemia strukturo. Ili estas vaste distribuitaj laŭ naturo, estante gravaj konsistigantoj de metabolo de lipidoj bestaj, kaj ili ludas gravan rolon en la homa dieto kaj en homa fiziologio.
Grasacidoj omego−3 estas gravaj por normala metabolo. Mamuloj ne povas sintezi la esencajn grasacidojn omego−3 ALA kaj devas akiri ilin per dieto, kiun ili tiam povas uzi por formi la longĉenajn grasacidojn omego−3, EPA.