historia regiono From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĥorasano (mezperse Xwarāsān; perse خراسان, prononcita [xoɾɒːˈsɒːn] ( aŭskultu) ), foje nomita Granda Ĥorasano, estas historia regiono kiu formis la nordorientan provincon de Granda Irano. La nomo signifas "la teron de la Suno" aŭ "la orientan provincon."[1][2]
Granda Ĥorasano | ||||
---|---|---|---|---|
Historia regiono | ||||
historia regiono, administra teritoria unuo [+] | ||||
Lando | Irano | |||
- koordinatoj | 36° 0′ 0″ N, 62° 0′ 0″ O (mapo)3662 | |||
|
||||
Granda Ĥorasano | ||||
Vikimedia Komunejo: Khorasan (historical region) [+] | ||||
Ĥorasano enhavis la teritoriojn de nuntempaj nordorienta Irano, de partoj de Afganio kaj de multo de Centra Azio. La provinco estis ofte subdividita en kvar kvaronoj. Nejŝaburo (nuntempa Irano), Merv (nuntempa Turkmenio), Herat kaj Balĥo (nuntempa Afganio) estis la centroj, respektive, de la plej okcidenta, norda, suda kaj orienta kvaronoj.[3] Norde, Ĥorasano etendiĝis tiom for kiom ĝis Oksuso, kaj laŭ kelkaj priskriboj, ĝi inkludis la teritoriojn de Transoksiano (Buĥaro kaj Samarkando en nuntempa Uzbekio).[3] Norde etendiĝis okcidenten ĝis la Kaspia marbordo.[4] Fruislama uzado ofte konsideris ĉion oriente de la tiel nomita Ĝibal aŭ tion kio estis poste nomita 'Irak Aĝami' (Persa Irako), kiel inkludita en vasta kaj svage difinota regiono Ĥorasano, kiu povus etendiĝi eĉ ĝis la valo de Induso kaj Sindo.[5] La limoj inter tiuj du areoj estis la regiono ĉirkaŭ la urboj Gurgan kaj Kumis. Partikulare, la Gaznavidoj, Selĝukoj kaj Timuridoj dividis siajn imperiojn en la regionoj 'Iraki' kaj 'Ĥorasani'. Oni supozas, ke tiu Ĥorasano estis lima sudokcidente kun la dezerto kaj la urbo Tabas, konata kiel "la Pordo de Ĥorasano",[6] el kie ĝi etendiĝis orienten ĝis la montoj de centra Afganio.[4] Fontoj el la 10-a jarcento antaŭen referencis al areoj de la sudo de Hindukuŝo kiel la Ĥorasanaj Vojoj, formantaj landliman regionon inter Ĥorasano kaj Hindustano.[7][8]
Granda Ĥorasano estas termino foje uzata por distingi la pli grandan historian regionon el la nuntempa Provinco Ĥorasano de Irano (1906–2004), kiu pli malpli enhavas la okcidentan duonon de la historia Granda Ĥorasano.[9]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.