skismo de la Katolika Eklezio (1378–1417), dum kiuj episkopoj en Romo, Avinjono kaj (ekde 1409) Pizo pretendis papecon From Wikipedia, the free encyclopedia
La granda okcidenta skismo, aŭ papa skismo estis ideologia malakordiĝo kaj rompo ene de la romkatolika Eklezio inter 1378 kaj 1417. Je ĝia fino, tri homoj samtempe proklamis sin kiel la legitima papo, tiel ke estis papo kaj kontraŭpapoj. La skismo fakte originis ne pro aŭtenta teologia malkonsento, sed pro politikaj interesoj. Ĝi finiĝis per la koncilio de Konstanco (1414-1418).
La samtempaj pretendoj de tri homoj pri la papa ofico sufiĉe difektis la prestiĝon de la roma pontifiko. Tiu skismo estas kelkfoje simple nomita "Granda skismo", kvankam tiu termino pli ofte estas aplikata al la Orienta Skismo inter katolikismo kaj ortodoksismo (1054).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.